Savteologio

Savteologiosoteriologio [el antikva greka lingvo σωτηρία – (sōtēria = savo) kaj λόγος - logos -, (vorto, racio, aŭ principo)] en la kultura sfero de historio de religioj estas studo pri la savo en la senco de liberigo de stato aŭ kondiĉo nedezirata. Alivorte, ĝeneralsence, tiu estas sinonimo de la doktrino pri savo (saviĝdoktrino). Laŭ iuj religioj aŭ filozofiaj doktrinoj oni parolas pri savo en la senco de liberigo el la malbono kaj el la konsekvencoj de la morto aŭ kiel supervico de la animo. Multaj religioj emfazas la savon laŭ specifaj vojoj, kaj tra kaj per la samaj konceptoj konstruas sian respektivan savteologion. Iuj savteologioj emfazas precipe la rilatojn aŭ kunigon kun Dio (aŭ dioj); aliaj preferas akcenti la memkonon aŭ la virton. La diversaj savteologioj krome diferenciĝas ankaŭ surbaze de la manieroj kaj praktikoj por atingi la savon.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search